Switch Function

Komputas liston de argumentoj, konsistantan el esprimo sekvata de valoro. La funkcio Switch liveras valoron rilatan al la esprimo kiun pasas ĉi tiu funkcio.

Sintakso:

Switch (Expression1, Value1[, Expression2, Value2[..., Expression_n, Value_n]])

Parametroj:

La funkcio Switch komputas la esprimojn de maldekstro al dekstro, kaj liveras la valoron, kiu estas atribuita al la funkcia esprimo. Se esprimo kaj valoro ne estas donitaj kiel paron, rultempa eraro okazas.

Expression: La esprimo komputota.

Value: La valoro liverota se la esprimo estas vera.

En la jena ekzemplo, la funkcio Switch atribuas la ĝustan sekson al la nomo pasita al la funkcio:

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

Sub ExampleSwitch

Dim sGender As String

    sGender = GetGenderIndex( "John" )

    MsgBox sGender

End Sub

 

Function GetGenderIndex (sName As String) As String

    GetGenderIndex = Switch(sName = "Jane", "female", sName = "John", "male")

End Function