Rem Statement

Specifas ke programa linio estas komento.

Sintakso:

Rem Teksto

Parametroj:

Text: Ia teksto kiu servas kiel komento.

Tip Icon

Oni povas uzi unustrekan citilon anstataŭ la ŝlosilvorto Rem por marki ke la teksto en linio estas komento. Tiu signo estas enmetebla dekstre de la programa kodo, sekvata de komento.


Note Icon

Oni povas uzi spaceton sekvatan de substrekto _ kiel la lastajn du signojn de linio por daŭrigi la logikan linion en la sekva linio. Por daŭrigi komentajn liniojn, necesas "Option Compatible" en la sama Basic-modulo.


Ekzemplo:

Sub ExampleMid

Dim sVar As String

    sVar = "Las Vegas"

    Print Mid(sVar,3,5) ' Returns "s Veg"

    REM Nenio okazas ĉi tie

End Sub