While...Wend Statement
Kiam programo renkontas ordonon While, ĝi testas la kondiĉon. Se la kondiĉo estas falsa, la programo daŭras ruliĝi tuj post la ordono Wend. Se la kondiĉo estas vera, la iteracio ruliĝas ĝis kiam la programo renkontas ordonon Wend kaj saltas al la ordono While . Se la kondiĉo ankoraŭ estas vera, la iteracio ruliĝas denove.
Kontraste al la ordono Do...Loop oni ne povas nuligi iteracion While...Wend per Exit. Neniam eliru el iteracio While...Wend loop per GoTo, ĉar tio povas kaŭzi rultempan eraron.
Do...Loop estas pli fleksebla ol While...Wend.
Sintakso:
While Kondiĉo [Ordono] Wend
Ekzemplo:
Sub ExampleWhileWend
Dim stext As String
Dim iRun As Integer
sText ="Jen mallonga teksto"
iRun = 1
while iRun < Len(sText)
if Mid(sText,iRun,1 )<> " " then Mid( sText ,iRun, 1, Chr( 1 + Asc( Mid(sText,iRun,1 )) )
iRun = iRun + 1
Wend
MsgBox sText,0,"Teksto enkodita"
End Sub