Do...Loop Statement
ripetas la ordonojn inter la Do kaj la ordono Loop dum la kondiĉo estas True (vera) aŭ ĝis la kondiĉo fariĝas True.
Sintakso
Do [{While | Until} condition = True]
ordona bloko
[Exit Do]
ordona bloko
Loop
aŭ
Do
ordona bloko
[Exit Do]
ordona bloko
Loop [{While | Until} condition = True]
Parametroj/Elementoj
Condition: Komparo, numera aŭ ĉena esprimo, kiu komputiĝas al True aŭ False.
Statement block: Ordonoj ripetotaj dum uax ĝis la kondiĉo estas True.
La ordono Do...Loop rulas iteracion ĝis kiam specifa kondiĉo estas vera. Metu la kondiĉon por eliri el la iteracio post aŭ la ordono Do aŭ Loop. La jenaj ekzemploj estas validaj konbinaĵoj:
Sintakso
Do While condition = True
...ordona bloko
Loop
La ordona bloko inter la Do While kaj la Loop ripetiĝos dum la kondiĉo estas vera.
Do Until condition = True
...ordona bloko
Loop
La ordona bloko inter la Do Until kaj la Loop ripetiĝos dum la kondiĉo estas falsa.
Do
...ordona bloko
Loop While condition = True
La ordona bloko inter la ordonoj Do kaj Loop ripetiĝos dum la kondiĉo estas vera.
Do
...ordona bloko
Loop Until condition = True
La ordona bloko inter la ordonoj Do kaj Loop ripetiĝos ĝis kiam la kondiĉo estas vera.
Uzu la ordonon Exit Do por kondiĉe fini la iteracion. Oni povas enmeti ĉi tiun ordonon ie ajn en ordono Do...Loop. Oni povas ankaŭ difini eliran kondiĉon per la strukturo If...Then jene:
Do...
ordonoj
If condition = True Then Exit Do
ordonoj
Loop...
Ekzemplo
Sub ExampleDoLoop
Dim sFile As String
Dim sPath As String
sPath = "c:\"
sFile = Dir$( sPath ,22)
If sFile <> "" Then
Do
MsgBox sFile
sFile = Dir$
Loop Until sFile = ""
End If
End Sub