Iteracioj

La jenaj ordonoj rulas iteraciojn.

Do...Loop Statement

ripetas la ordonojn inter la Do kaj la ordono Loop dum la kondiĉo estas True (vera) aŭ ĝis la kondiĉo fariĝas True.

For...Next Statement

Ripetas je specifa nombro da fojoj la ordonojn en la bloko For...Next.

While...Wend Statement

Kiam programo renkontas ordonon While, ĝi testas la kondiĉon. Se la kondiĉo estas falsa, la programo daŭras ruliĝi tuj post la ordono Wend. Se la kondiĉo estas vera, la iteracio ruliĝas ĝis kiam la programo renkontas ordonon Wend kaj saltas al la ordono While . Se la kondiĉo ankoraŭ estas vera, la iteracio ruliĝas denove.