Tan Function
Kalkulas la tangenton de angulo en radianoj.
Uzante la angulon Alfa, la funkcio Tan kalkulas la proporcion de la longo de la latero kontraŭ la angulo al la longo de la latero apud la angulo en orta triangulo.
Tan(Alfa) = latero kontraŭ la angulo/latero apud la angulo
Sintakso:
Tan (Number)
Liverota valoro:
Duobla
Parametroj:
Number: Numera esprimo (en radianoj) por kiu kalkuli la tangenton.
Por konverti gradojn al radianoj, multipliku la gradojn per pi/180. Por konverti randianojn al gradoj, multipliku la radianojn per 180/pi.
grado=(radiano*180)/pi
radiano=(grado*pi)/180
Pi estas proksimume 3,141593.
Ekzemplo:
REM En ĉi tiu ekzemplo, la sekva elemento eblas por orta triangulo:
REM La latero kontraŭ la angulo kaj la angulo (en gradoj) por kalkuli la longon de la latero apud la angulo:
Sub ExampleTangens
REM Pi = 3,1415926 estas difinita variablo
Dim d1 As Double
Dim dAlpha As Double
d1 = InputBox("Tajpu la longon de la latero kontraŭ la angulo: ","kontraŭa")
dAlpha = InputBox("Tajpu la angulon Alfa (en gradoj): ","Alfa")
Print "la longo de la latero paud la angulo estas"; (d1 / tan (dAlpha * Pi / 180))
End Sub