Sin Function

Liveras la sinuson de angulo. La angulo estas specifita en radianoj. La rezulto estas inter -1 kaj 1.

Uzante la angulon Alfa, la funkcio Sin liveras la proporcion de la longo de la kontraŭa latero de angulo al la longo de la hipotenuzo en orta triangulo.

Sin(Alfa) = latero kontraŭ la angulo/hipotenuzo

Sintakso:

Sin (Number)

Liverota valoro:

Duobla

Parametroj:

Number: Numera esprimo kiu difinas la angulon en radianoj por kiu kalkuli la sinuson.

Por konverti gradojn al radianoj, multipliku la gradojn per pi/180. Por konverti randianojn al gradoj, multipliku la radianojn per 180/pi.

gradoj=(radianoj*180)/pi

radianoj=(gradoj*pi)/180

Pi estas proksimume 3,141593.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

REM En ĉi tiu ekzemplo, la sekva elemento eblas por orta triangulo:

REM La latero kontraŭ la angulo kaj la angulo (en gradoj) por kalkuli la longon de la hipotenuzo:

Sub ExampleSine

REM Pi = 3,1415926 estas difinita variablo.

Dim d1 As Double

Dim dAlpha As Double

    d1 = InputBox("Tajpu la longon de la kontraŭa latero: ","kontraŭa latero")

    dAlpha = InputBox("Tajpu la angulon Alfa (en gradoj): ","Alpha")

    Print "La longo de la hipotenuzo estas"; (d1 / sin (dAlpha * Pi / 180))

End Sub