Cos Function

Kalkulas la kosinuson de angulo. La angulo estas specifita en randianoj. La rezulto estas inter -1 kaj 1.

Uzante la angulon Alfa, la funkcio Cos kalkulas la proporcion de la longo de la latero kiu estas apud la angulo, dividita de la longo de la hipotenuzo en orta triangulo.

Cos(Alfa) = apuda/hipotenuzo

Sintakso:

Cos (Number)

Liverota valoro:

Duobla

Parametroj:

Number: Numera esprimo kiu specifas angulon (en radianoj) por kiu kalkuli la kosinuson.

Por konverti gradojn al randianoj, multipliku la gradojn per pi/180. Por konverti randianojn al gradoj, multipliku la radianojn per 180/pi.

gradoj=(radianoj*180)/pi

radianoj=(gradoj*pi)/180

Pi ĉi tie estas la fiksita cirkla konstanto rondigita al 3,14159.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

REM La jena ekzemplo ebligas, por orta triangulo, entajpi

REM la sekanton kaj angulon (en gradoj) kaj kalkuli la longon de la hipotenuzo.

Sub ExampleCosinus

REM rondigita Pi = 3,14159

Dim d1 As Double, dAngle As Double

    d1 = InputBox$ (""Tajpu la longon de la apuda latero: ","apuda")

    dAngle = InputBox("Tajpu la angulon Alfa (en gradoj): ","Alfa")

    Print "La longo de la hipotenuzo estas"; (d1 / cos (dAngle * Pi / 180))

End Sub