Or Operator

Faras logikan disjunkcion al du esprimoj.

Sintakso:

Result = Esprimo1 Or Esprimo2

Parametroj:

Result: Numera variablo kiu enhavas la rezulton de la disjunkcio.

Esprimo1, Esprimo2: Numeraj esprimoj komparotaj.

Logika disjunkcio de du buleaj esprimoj liveras la valoron True se almenaŭ unu komparata esprimo estas True.

Laŭbita komparo ŝaltas biton en la rezulto se la koresponda bito estas ŝaltita en almenaŭ unu el la du esprimoj.

Ekzemplo:

Sub ExampleOr

Dim vA As Variant, vB As Variant, vC As Variant, vD As Variant

Dim vOut As Variant

    vA = 10: vB = 8: vC = 6: vD = Null

    vOut = vA > vB Or vB > vC ' -1

    vOut = vB > vA Or vB > vC ' -1

    vOut = vA > vB Or vB > vD ' -1

    vOut = (vB > vD Or vB > vA) ' 0

    vOut = vB Or vA ' 10

End Sub