Imp Operator

Faras logikan implikacion al du esprimoj.

Sintakso:

Result = Expression1 Imp Expression2

Parametroj:

Result: Numera variablo kiu enhavas la rezulton de la implikacio.

Expression1, Expression2: Esprimoj kalkulotaj per la Imp-operacio.

Se oni uzas la Imp-operacion en Buleaj esprimoj, False nur liveriĝas se la unua esprimo kalkuliĝas al True kaj la dua esprimo al False.

Se oni uzas la operacion Imp en bitaj esprimoj, ĝi forigos biton el la rezulto se la koresponda bito en la unua esprimo estas ŝaltita kaj la koresponda bito en la dua esprimo estas malŝaltita.

Ekzemplo:

Sub ExampleImp

Dim A As Variant, B As Variant, C As Variant, D As Variant

Dim vOut As Variant

    A = 10: B = 8: C = 6: D = Null

    vOut = A > B Imp B > C REM liveras -1

    vOut = B > A Imp B > C REM liveras -1

    vOut = A > B Imp B > D REM liveras 0

    vOut = (B > D Imp B > A) REM liveras -1

    vOut = B Imp A REM liveras -1

End Sub