TimeValue Function

Kalkulas internan tempan valoron el la specifita hora, minuta kaj sekunda parametroj pasitaj kiel ĉenoj - kiu reprezentas la tagotempon en unu numera valoro. Ĉi tiu valoro estas uzebla por kalkuli la diferencon inter tagotempoj.

Sintakso:

TimeValue (Text As String)

Liverota valoro:

Dato

Parametroj:

Text: Ĉena esprimo kiu enhavas la tagotempon kalkulotan laŭ la formato "HH:MM:SS".

Uzu la funkcion TimeValue por konverti tagotempon en valoron, por poste kalkuli tempajn diferencojn.

Ĉi tiu funkcio TimeValue liveras la tipon Variant kun VarType 7 (Date), kaj interne konservas tiun valoron kiel duoble preciza reelo inter 0 kaj 0,9999999999.

Kontraŭe al la funkcioj DateSerial aŭ DateValue, kie internaj data valoroj donas tagojn relative al fiksita dato, oni povas kalkuli per la valoroj liveritaj de la funkcio TimeValue, sed ne kalkuli ilin.

Ĉe la funkcio TimeSerial, oni povas pasis unuopajn parametrojn (horan, minutan, sekundan) kiel apartajn esprimojn. Por la funkcio TimeValue, aliflanke, oni povas pasi ĉenon kiel parametron kiu enhavas la tagotempon.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

13 Datumtipa miskongruo

Ekzemplo:

Sub ExampleTimerValue

Dim daDT As Date

Dim a1, b1, c1, a2, b2, c2 As String

    a1 = "komenca horo"

    b1 = "fina horo"

    c1 = "suma tempo"

    a2 = "8:34"

    b2 = "18:12"

    daDT = TimeValue(b2) - TimeValue(a2)

    c2 = a1 & ": " & a2 & chr(13)

    c2 = c2 & b1 & ": " & b2 & chr(13)

    c2 = c2 & c1 & ": " & trim(Str(Hour(daDT))) & ":" & trim(Str(Minute(daDT))) & ":" & trim(Str(Second(daDT)))

    MsgBox c2

End Sub