TimeSerial Function

Kalkulas la internan tempan valoron por la specifita hora, minuta kaj sekunda parametroj pasitaj kiel numera valoro. Oni povas uzi ĉi tiun valoron por kalkuli la diferencon inter du horoj.

Sintakso:

TimeSerial (hour, minute, second)

Liverota valoro:

Dato

Parametroj:

hour: Entjera esprimo kiu donas la horan parton de la tagotempo uzota por kalkuli la internan horan valoron, Validaj valoroj: 0-23.

minute: Entjera esprimo kiu donas la minutan parton de la tagotempo ozota por kalkuli la internan horan valoron. Ĝenerale, uzu valorojn inter 0 kaj 59. Tamen, oni povas ankaŭ uzi valorojn ekster tiu amplekso, kie la nombro da minutoj influas la horan valoron.

second: Entjera esprimo kiu donas la sekundan parton de la tagotempo ozota por kalkuli la internan horan valoron. Ĝenerale, uzu valorojn inter 0 kaj 59. Tamen, oni povas ankaŭ uzi valorojn ekster tiu amplekso, kie la nombro da sekundoj influas la minutan valoron.

Ekzemploj:

12, -5, 45 korespondas al 11, 55, 45

12, 61, 45 korespondas al 13, 2, 45

12, 20, -2 korespondas al 12, 19, 58

12, 20, 63 korespondas al 12, 21, 4

Oni povas uzi la funkcion TimeSerial por konverti ajnan horon en unuopan valoron ozotan por kalkuli horan diferencon.

La funkcio TimeSerial liveras la tipon Variant kun VarType 7 (Date). Ĉi tiu valoro konserviĝas kiel duoble preciza reelo inter 0 kaj 0,9999999999. Kontraŭe al la funkcioj DateSerial aŭ DateValue, kie la interna data valoro kalkuliĝas kiel tagoj relative al fiksita dato, oni povas kalkuli per valoroj liveritaj per la funkcio TimeSerial , sed oni ne povas kalkuli ilin.

Per la funkcio TimeValue, oni povas pasi ĉenon kiel parametron kiu enhavas la tagotempon. Por la funkcio TimeSerial, aliflanke, oni povas pasi la unuopajn parametrojn (horan, minutan, sekundan) kiel numerajn esprimojn.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

Sub ExampleTimeSerial

Dim dDate As Double, sDate As String

    dDate = TimeSerial(8,30,15)

    sDate = TimeSerial(8,30,15)

    MsgBox dDate,64,"Horo kiel numero"

    MsgBox sDate,64,"Formatita horo"

End Sub