Month Function
Liveras la monaton de la jaro el data numero generita de la funkcio DateSerial aŭ DateValue.
Sintakso:
Month (Number)
Liverota valoro:
Entjero
Parametroj:
Number: Numera esprimo kiu enhavas la datan numeron uzotan por kalkuli la monaton de la jaro.
Tiu funkcio estas logika kontraŭo al la funkcio DateSerial . Ĝi liveras la monaton de la jaro kiu korespondas al la data numero generita de DateSerial aŭ DateValue. Ekzemple la esprimo
Print Month(DateSerial(1994, 12, 20))
liveras la valoron 12.
Ekzemplo:
Sub ExampleMonth
MsgBox "" & Month(Now) ,64,"La nuna monato"
End Sub