FileAttr Function
Liveras la aliran reĝimon aŭ la dosieran aliran numeron de dosiero malfermita per la ordono Open. La dosiera alira numero dependas de la mastruma sistemo (OSH = Operating System Handle, t.e. referenco de mastruma sistemo).
Ĉe 32-bita mastruma sistemo, oni ne povas uzi la funkcion FileAttr por liveri la aliran numeron.
Vidu ankaŭ: Open
Sintakso:
FileAttr (FileNumber As Integer, Attribute As Integer)
Liverota valoro:
Entjero
Parametroj:
FileNumber: La nombro de la dosiero malfermita per la ordono Open.
Attribute: Entjera esprimo kiu specifas la tipon de informo liverotan. La jenaj valoroj eblas:
1: La funkcio FileAttr liveras la aliran reĝimon de la dosiero.
2: La funkcio FileAttr liveras la dosieran aliran numeron de la mastruma sistemo.
Se oni specifas parametran atributon kun valoro de 1, la jenaj valoroj estas livereblaj:
1 - INPUT (file open for input)
2 - OUTPUT (file open for output)
4 - RANDOM (file open for random access)
8 - APPEND (file open for appending)
32 - BINARY (file open in binary mode).
Ekzemplo:
Sub ExampleFileAttr
Dim iNumber As Integer
Dim sLine As String
Dim aFile As String
aFile = "c:\data.txt"
iNumber = Freefile
Open aFile For Output As #iNumber
Print #iNumero, "Jen linio de teksto"
MsgBox FileAttr(#iNumber, 1 ),0,"Access mode"
MsgBox FileAttr(#iNumber, 2 ),0,"File attribute"
Close #iNumber
End Sub