ChDrive Statement
Ŝanĝas la aktualan diskingon.
Sintakso:
ChDrive Text As String
Parametroj:
Text: Ĉena esprimo kiu enhavas la literon de la nova diskingo. Oni povas uzi URL-notacion.
Necesas atribui al la diskingo unuopan majusklon. Ĉe Windows, la litero atribuita al la diskingo limiĝas al la agordoj en LASTDRV. Se la inga atributo estas plurlitera, nur la unua litero uziĝos. Se oni provas aliri neekzistantan ingon, eraro okazos, al kiu oni povas respondi per ordono OnError.
Ekzemplo:
Sub ExampleChDrive
ChDrive "D" REM Eblas nur se diskingo 'D' ekzistas.
End Sub