Mastrumi dosierojn
La funkcioj kaj komandoj por mastrumi dosierojn ĉi tie estas klarigitaj.
CurDir Function
Liveras variantan ĉenon kiu montras la aktualan vojprefikson de la specifita diskingo.
Dir Function
Liveras la nomon de dosiero, dosierujo, aŭ ĉiuj dosieroj kaj la dosierujoj sur diskingo aŭ en dosierujo kiu kongruas kun la specifita serĉa vojprefikso.
FileAttr Function
Liveras la aliran reĝimon aŭ la dosieran aliran numeron de dosiero malfermita per la ordono Open. La dosiera alira numero dependas de la mastruma sistemo (OSH = Operating System Handle, t.e. referenco de mastruma sistemo).
FileDateTime Function
Liveras ĉenon kiu enhavas la daton kaj la horon, kiam dosiero kreiĝis aŭ ŝanĝiĝis.
GetAttr Function
Liveras bitan ŝablonon kiu identigas la dosieran tipon aŭ la nomon de volumo aŭ dosierujon.