Write Statement
Skribas datumojn al sekvenca dosiero.
Sintakso:
Write [#DosierNomo], [Esprimlisto]
Parametroj:
Dosiernomo: Ajna numera esprimo kiu enhavas la dosiernumeron kiu estas agordita de la komando Malfermi por la respektiva dosiero.
Expressionlist: Variabloj aŭ esprimoj enmetotaj en dosieron, apartigitaj per komoj.
Se oni ellasas la esprimoliston, la ordono Write postgluas vakan linion al la dosiero.
Por aldoni esprimoliston al nova aŭ al ekzistanta dosiero, necesas malfermi la dosieron laŭ la reĝimo Output aŭ Append.
Ĉenoj skribitaj de vi enfermiĝos en citiloj kaj apartiĝos de komoj. Ne necesas tajpi tiujn disigilojn en la listo de esprimoj.
Ĉiu ordono Write eligas linifinan signon kiel lastan elementon.
Nombroj kun dekumaj disigiloj konvertiĝos laŭ lokaĵaraj agordoj.
Ekzemplo:
Sub ExampleWrite
Dim iCount As Integer
Dim sValue As String
iCount = Freefile
Open "C:\data.txt" For Output As iCount
sValue = "Hamburg"
Write #iCount,sValue,200
sValue = "New York"
Write #iCount,sValue,300
sValue = "Miami"
Write #iCount,sValue,450
Close #iCount
End Sub