Put Statement
Skribas rikordon al relativa dosiero aŭ bajtan sekvencon al duuma dosiero.
Vidu ankaŭ ordono: Get
Sintakso:
Put [#] FileNumber As Integer, [position], Variable
Parametroj:
FileNumber: Entjera esprimo kiu difinas la dosieron skribotan.
Position: Por relativaj dosieroj (dosieroj kun senvica atingo), la numero de la rikordo skribota.
Por duumaj dosieroj (duuma aliro), la pozicio de la bajto en la dosiero kie ekskribi.
Variable: Nomo de la variablo skribota al la dosiero.
Noto pri relativaj dosieroj: se la enhavo de ĉi tiu variablo ne kongruas al la longo de la rikordo specifita en la klaŭzo Len de la ordono Open, la spaco inter la fino de la ĵus skribita rikordo kaj la posta rikordo remburiĝos per ekzistantaj datumoj el la dosiero skribata.
Noto pri duumaj dosieroj: the enhavo de la variabloj skribiĝas al la specifita pozicio, kaj la dosiera skribilo enmetiĝas tuj post la lasta bajto. Nenia spaco lasiĝas inter la rikordoj.
Ekzemplo:
Sub ExampleRandomAccess
Dim iNumber As Integer
Dim sText As Variant REM Devas esti subtipo.
Dim aFile As String
aFile = "c:\data.txt"
iNumber = Freefile
Open aFile For Random As #iNumber Len=32
Seek #iNumber,1 REM Pozicio kie ekskribi
Put #iNumero,, "Jen la unua linio de teksto" REM Plenigu linion per teksto
Put #iNumero,, "Jen la dua linio de teksto"
Put #iNumero,, "Jen la tria linio de teksto"
Seek #iNumber,2
Get #iNumber,,sText
Print sText
Close #iNumber
iNumber = Freefile
Open aFile For Random As #iNumber Len=32
Get #iNumber,2,sText
Put #iNumber,,"Jen nova teksto"
Get #iNumber,1,sText
Get #iNumber,2,sText
Put #iNumero,20,"Jen la teksto en rikordo 20"
Print Lof(#iNumber)
Close #iNumber
End Sub