Line Input # Statement

Legas ĉenojn el sekvenca dosiero en variablon.

Sintakso:

Line Input #FileNumber As Integer, Var As String

Parametroj:

DosierNumero: Numero de la dosiero kiu enhavas la datumojn legotajn. Necesas antaŭe malfermi la dosieron per la ordono Open kun la ŝlosilvorto INPUT (legi).

var: la nomo de la variablo kiu tenos la rezulton.

Per la ordono Line Input#, oni povas legi ĉenojn el malferma dosiero en variablon. Legas ĉenajn variablojn je linio post linio ĝis la unua ĉaretreveno (Asc=13), aŭ liniavanco (Asc=10). Ne enmetas linifinajn signojn en la liverita ĉeno.

Ekzemplo:

Sub ExampleWorkWithAFile

Dim iNumber As Integer

Dim sLine As String

Dim aFile As String

Dim sMsg As String

    aFile = "c:\data.txt"

    iNumber = Freefile

    Open aFile For Output As #iNumber

    Print #iNumero, "Jen linio de teksto"

    Print #iNumero, "Jen alia linio de teksto"

    Close #iNumber

    iNumber = Freefile

    Open aFile For Input As iNumber

    While Not EOF(iNumber)

        Line Input #iNumber, sLine

        If sLine <>"" Then

            sMsg = sMsg & sLine & chr(13)

        End If

    Wend

    Close #iNumber

    MsgBox sMsg

End Sub