Input# Statement
Legas datumojn el malfermita sekvenca dosiero.
Sintakso:
Input #FileNumber As Integer; var1[, var2[, var3[,...]]]
Parametroj:
FileNumber: Numero de la dosiero kiu enhavas la datumojn legotajn. Necesas malfermi la dosieron per la ordono Open kun la ŝlosilvorto INPUT.
var: Numera aŭ ĉena variablo al kiu oni atribuos la valorojn legitajn el la malfermita dosiero.
La ordono Input# legas numerajn valorojn aŭ ĉenojn el malfermita dosiero kaj atribuas la datumojn al almenaŭ unu valoro. Numera variablo legiĝos ĝis la unua ĉaretreveno (Asc=13), liniavanco (Asc=10), spaceto, aŭ komo. Ĉenaj variabloj legiĝos ĝis la unua ĉaretreveno (Asc=13), liniavanco (Asc=10), aŭ komo.
Datumoj kaj datumtipoj en la malfermita dosiero devas troviĝi en la sama sinsekvo kiel la variabloj pasitaj per la parametro "var". Se oni
En rikordoj apartigitaj de komoj, ne eblas atribui komon al ĉena variablo. Malatentiĝas ankaŭ citiloj (") en la dosiero. Se oni volas legi tiujn signojn el la dosiero, necesas uzi la ordonon Line Input# por legi pure tekstajn dosierojn (dosierojn kiuj enhavas nur preseblajn signojn) linion post linio.
Se la fino de la dosiero estas atingita dum legado de datuma elemento, eraro okazas kaj la procedo ĉesas.
Ekzemplo:
Sub ExampleWorkWithAFile
Dim iCount As Integer
Dim sName As String
Dim sValue As Integer
Dim sFileName As String
sFileName = "c:\data.txt"
iCount = Freefile
' Write data ( which we will read later with Input ) to file
Open sFileName For Output As iCount
sName = "Hamburg"
sValue = 200
Write #iCount, sName, sValue
sName = "New York"
sValue = 300
Write #iCount, sName, sValue
sName = "Miami"
sValue = 459
Write #iCount, sName, sValue
Close #iCount
iCount = Freefile
' Read data file using Input
Open sFileName For Input As iCount
Input #iCount; sName, sValue
MsgBox sName & " " & sValue
Input #iCount; sName, sValue
MsgBox sName & " " & sValue
Input #iCount; sName, sValue
MsgBox sName & " " & sValue
Close #iCount
End Sub