InputBox Function

Vidigas inviton en dialogo ĉe kiu la uzanto enigu tekston. La entajpaĵo atribuiĝas al variablo.

La komando InputBox estas konvena metodo enigi tekston per dialogo. Konfirmu la enigon alklakante Akcepti aŭ premante Enigi. La enigo liveriĝas kiel la funkcia livera valoro. Se oni fermas la dialogon per Rezigni, InputBox liveras nulo-longan ĉenon ("").

Sintakso:

InputBox (Msg As String[, Title As String[, Default As String[, x_pos As Integer, y_pos As Integer]]]])

Liverota valoro:

Ĉeno

Parametro:

Msg: Ĉena esprimo vidigota kiel mesaĝo en dialogujo.

Titolo: Ĉena esprimo vidigota en la titola breto de la dialogujo.

Apriora: Ĉena esprimo vidigota en tekstujo kiel apriora, se neniu alia enigo estas agordita.

x_poz: Entjera esprimo kiu specifas la horizontalan pozicion de la dialogo. La pozicio estas la absoluta koordinato kaj ne referencas al la fenestro de la oficeja aplikaĵo.

y_poz: Entjera esprimo kiu specifas la vertikalan pozicion de la dialogo. La pozicio estas la absoluta koordinato kaj ne referencas al la fenestro de la oficeja aplikaĵo.

Se x_poz kaj y_poz estas ellasitaj, la dialogo estas centrigita sur la ekrano. La pozicio estas specifita en tvipoj.

Ekzemplo:

Sub ExampleInputBox

Dim sText As String

    sTeksto = InputBox ("Bonvolu entajpi frazon:","Kara Uzanto")

    MsgBox ( sTeksto , 64, "Konfirmo de frazo")

End Sub