Print Statement

Outputs the specified strings or numeric expressions to a dialog or to a file.

Sintakso:

Print [#FileName,] Expression1[{;|,} [Spc(Number As Integer);] [Tab(pos As Integer);] [Expression2[...]]

Parametro:

Dosiernomo: Ajna numera esprimo kiu enhavas la dosiernumeron kiu estas agordita de la komando Malfermi por la respektiva dosiero.

Esprimo: Presota numera aŭ ĉena esprimo. Eblas apartigi plurajn esprimojn per punktokomoj. Se ili estas apartigitaj per komoj, ili moviĝas al la posta tabo. Ne eblas modifi la tabojn.

Numero: La nombro da spacetoj enmetotaj de la funkcio Spc.

Pos: Spacetoj enmetiĝos ĝis la specifita loko.

Se punktokomo aŭ komo troviĝas post la lasta esprimo presota, LibreOffice Basic konservas la tekston en internan bufron kaj programa ruliĝado daŭras sen presi. Kiam ĝi trovas alian Print-komandon sen punktokomo aŭ komo ĉe la fino, ĝi tuj presas la tutan presotan tekston.

Pozitivaj numeraj esprimoj presiĝas kun komenca spaceto. Negativaj esprimoj presiĝas kun komenca minuso. Se la difinita amplekso por reelaj valoroj estas superita, la respektiva numera esprimo presiĝos laŭ eksponenciala formato.

Se la presota esprimo superas difinitan longon, la vidigo aŭtomate ĉirkaŭfluos al la posta linio.

Note Icon

Oni povas enmeti la funkcion Tab, ĉirkaŭita de punktokomoj, inter argumentoj por movi la eligaĵon al specifa loko, aŭ oni povas uzi la function Spc por enmeti specifan numeron da spacetoj.


Ekzemplo: