Krei Basic-dialogon
-
Elektu Iloj - Makrooj - Organizi Dialogojn, tiam alklaku Nova.
-
Entajpu nomon por la dialogo, kaj alklaku Akcepti. Por poste renomi la dialogon, dekstre alklaku la nomon ĉe la langeto, kaj elektu Renomi.
-
Alklaku Redakti. La Basic-dialoga redaktilo malfermiĝos kaj enhavos vakan dialogon.
-
Se oni ne vidas la breton Ilaro, alklaku la sagon apud la bildsimbolo Enmeti regilojn por malfermi la breton Ilaro.
-
Alklaku ilon kaj tiam ŝovu en la dialogo por krei la regilon.