Ilobretoj

Ĉi tiu sekcio provizas superrigardon pri la ilobretoj disponeblaj en LibreOffice Verkilo.This overview describes the default toolbar configuration for LibreOffice.

Normala breto

La ilbreto Ĝenerala estas atingebla en ĉiu aplikaĵo de LibreOffice.

Formata breto

La formata breto enhavas plurajn tekstformatajn funkciojn.

Desegna breto

La breto Desegnado enhavas ofte uzatajn redaktajn ilojn. Alklaku la sagon apud bildsimbolo por malfermi ilobreton kiu enhavas ekstrajn komandojn.

Bilda breto

La breto Bildo enhavas funkciojn por formati kaj lokigi elektitajn bitbildajn grafikaĵojn.

Kadra breto

Kiam kadro estas elektita, la kadra breto provizas la plej gravajn funkciojn por formati kaj lokigi la kadron.

OLE-objekta breto

La OLE-objekta breto aperas kiam objektoj estas elektitaj, kaj enhavas la plej gravajn funkciojn por formati kaj lokigi objektojn.

Tabela breto

La tabela breto enhavas funkciojn, kiujn vi bezonas laborante per tabelojn. Ĝi aperas kiam vi movas la kursoron en tabelon.

Breto de desegnaj objektaj atributoj

La breto de Desegnaj objektaj atributoj kiu aperas kiam desegnado de objekto estas elektita, enhavas funkciojn por modifi kaj lokigi la desegnajn objektojn.

Breto por buloj kaj numeradoj

La breto por Buloj kaj numerado enhavas funkciojn por modifi la strukturon de numerataj alineoj, inkluzivante ŝanĝi la sinsekvon de alineoj kaj difini aliajn alineajn nivelojn.

Tekstobjekta breto

Enhavas formatkomandojn por teksto enhavata en desegna objekto. La tekstobjekta breto aperas kiam vi duoble alklakas interne de desegna objekto.

Stata breto

La stata breto enhavas informojn pri la aktuala dokumento kaj provizas variajn butonojn kun specialaj funkcioj.

Aspekto de paĝo

La breto Aspekto de paĝo aperas kiam vi vidigas la aktualan dokumenton en la presa antaŭvida reĝimo.

Tabela Datuma Breto

Uzu la ilbreton Tabelaj datumoj por regi la datuman vidigon.

Mezuriloj

Mezuriloj vidigas la dimensiojn de la paĝo, kaj la poziciojn de taboj, krommarĝenojn, borderopjn kaj kolumnojn. Vi povas modifi ĉiujn ĉi sur la mezuriloj uzante la muson.

Formulara breto

La Formula breto ebligas krei kaj enmeti kalkulojn en tekstdokumenton. Por aktivigi la formulan breton, premu F2.

Enmeti

La ilbreto enhavas diversajn funkciojn por enmeti kadrojn, grafikaĵojn, kaj aliajn objektojn.

Klasifika breto

La breto Klasifiko enhavas ilojn por helpi sekure trakti dokumentojn.

La ilobreto Klasifiko enhavas falliston por helpi elekti la sekurecon de la dokumento, laŭ la BAF-kategoria politiko kaj BAILS-niveloj. LibreOffice aldonos proprajn kampojn en la dokumentajn atributojn Dosiero - Atributoj, langeto Propraj atributoj) por konservi la klasifikan politikon kiel dokumentaj metadatumoj.

Iru al menueroj Vido - Ilobretoj kaj elektu je Klasifiko

Porpoŝta kunfandado

La ilobreto Porpoŝta kunfandado enhavas komandojn por la finaj paŝoj de la poŝta kunfanda procedo.