La Helpo-fenestro de LibreOffice

Warning Icon La helpo-sistemo por ĉiuj versioj de la programaro estas bazita sur la samaj font-dosieroj. Iuj funkcioj priskribitaj en Helpo eble ne estas inkluzivitaj en ĉi tiu specifa distribuo. La Helpo eble ne mencias iujn funkciojn specifajn al ĉi tiu distribuo.

La Helpo-fenestro vidigas la aktuale elektitan helpo-paĝon.

La Ilbreto enhavas gravajn funkciojn por regi la Helpo-sistemon:

Bildsimbolo

Kaŝas kaj vidigas la naviganfenestron

Bildsimbolo

Movas retroen al la antaŭa paĝo

Bildsimbolo

Movas antaŭen al la sekva paĝo

Bildsimbolo

Movas al la unua paĝo de la aktuala Helpo-temo

Bildsimbolo

Presas la aktualan paĝon

Bildsimbolo

Aldonas ĉi tiun paĝon al viaj legosignoj

Serĉa bildsimbolo

Malfermas la dialogon Serĉi en ĉi tiu paĝo.


Ĉi tiuj komandoj ankaŭ troviĝas en la kunteksta menuo de la Helpo-dokumento.

Helpo-paĝo

Vi ankaŭ povas kopii el la Helpo-vidigilo al la poŝo de via mastruma sistemo per normalaj kopikomandoj. Ekzemple:

  1. En Helpo-paĝo, elektu la tekston kopiotan.

  2. Premu je +C.

Por serĉi la aktualan Helpo-paĝon:

  1. Klaku al la bildsimbolo Serĉi en ĉi tiu paĝo.

    Malfermiĝas la dialogo Serĉi en ĉi tiu paĝo.

    Note Icon Vi ankaŭ povas alklaki en la Helpo-paĝo kaj premi je +F.

  2. En la kadro Serĉi por, enigu la tekston serĉotan.

  3. Elektu la ŝerĉajn eblojn uzotajn.

  4. Alklaku al Serĉi.

    Por trovi la sekvan ekzemplon de la serĉota teksto en la paĝo, alklaku denove al Serĉi.

Naviga fenestro

La naviga fenestroparto de la Helpo-fenestro enhavas la langetojn Enhavo, Indekso, Serĉi kaj Legosignoj.

La listujo lokita ĉe la supro estas kie vi povas elekti aliajn Helpo-modulojn de LibreOffice. La langetoj Indekso kaj Serĉi enhavas nur la datumojn por la elektita modulo de LibreOffice.

Enhavo

Vidigas indekson de la ĉefaj temoj de ĉiuj moduloj.

Indekso

Vidigas liston de indeksaj ŝlosilvortoj por la aktuale elektita modulo de LibreOffice.

Serĉi

Ebligas al vi fari tuttekstan serĉon. La serĉo kovros la tutan enhavon de la Helpo de la akuala modulo de LibreOffice.

Legosignoj

Enhavas legosignojn difinitajn de uzanto. Vi povas redakti aŭ forigi legosignojn, aŭ alklaki ilin por iri al la rilataj paĝoj.